Manifesto de Prago
de la Movado por la internacia lingvo Esperanto


Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto direktas ¶i tiun manifeston al ¶iuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ¶i tie esprimitaj, kaj invitas ¶iun unuopan organiza¤on kaj homon ali±i al nia strebado.
Lan¶ita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancori¶an lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ±iaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado ver¥ajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.


Demokratio


Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ¶iu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ±i ege superas ¶iun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado. Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ¶iuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.


Transnacia edukado


©iu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ¶iu lando prezenti±as kiel hejmo. Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.


Pedagogia efikeco


Nur malgranda procenta¤o el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ±in. Plena posedo de esperanto eblas e¶ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeµtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaµ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.
Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ¶iam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.


Plurlingveco


La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aµ plurlingvaj. ©iu komunumano akceptis la taskon lerni almenaµ unu fremdan lingvon ±is parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ±enerale al pli vasta persona horizonto. Ni asertas, ke la anoj de ¶iuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ¥anco por alproprigi duan lingvon ±is alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ¥anco.


Lingvaj rajtoj


La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aµ rekta lingva subpremado ¶e granda parto de la monda lo±antaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neµtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj. Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.


Lingva diverseco


La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de ri¶eco. Sekve, ¶iu lingvo, kiel ¶iu viva¤ospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado. Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ±i ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ¶iuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.


Homa emancipi±o


©iu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipi±o - projekto por ebligi al ¶iu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ¶e sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili. Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asocii±o. Ni estas movado por la homa emancipi±o.

 

| Português | English | Español | Français |
| International | Brazil | Doctrine | Gospel | Dissemination | Esperanto | Links |